Ordinara ilekso
specio de ilekso (akvifoliacoj) / From Wikipedia, the free encyclopedia
La ordinara ilekso [1] (Ilex aquifolium) estas specio de ilekso indiĝena en okcidenta kaj suda Eŭropo, nordokcidenta Afriko, kaj sudokcidenta Azio [2][3][4] I. aquifolium estas la specio familiara por kristnaska ornamado, kaj estas konsiderata kiel tipo-specio de la genro ilekso. Ĝi estas dioika arbo aŭ arbedo trovata, ekzemple, en ombraj areoj de kverkaroj kaj en fagaj heĝoj. Ĝi havas grandan kapablon adaptiĝi al diferencaj cirkonstancoj kaj estas pionira specio kiu reenloĝigas la arbarbordojn kaj senarbigejojn. Kiel arbo, ĝi povas superi altojn de 10 m. Ĝi ĝenerale estas trovata kiel arbedo aŭ arbeto de ĉirkaŭ 1 m alto kun rekta trunko kaj piramidaforma krono, kiu branĉiĝas ekde la bazo. Ĝi malrapide kreskadas kaj kutime ne elmaturiĝas kaŭze de paŝtado, hakado aŭ arbara incendio. Ĝi povas vivi dum 500 da jaroj, sed kutime ne atingas aĝon de 100.
Ordinara ilekso | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Ilex aquifolium L. | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||