OpenStreetMap
kunlabora kartografia projekto / From Wikipedia, the free encyclopedia
OpenStreetMap (OSM) estas kunlabora projekto por krei liberan, redakteblan mapon de la mondo. Du tendencoj instigis la estiĝon kaj kreskon de OSM: limigoj je la uzado kaj haveblo de mapa informo tra multo de la mondo, kaj la disvastiĝo de malmultekostaj porteblaj GPS-sistemoj.[1] Por krei la mapon oni uzas datumojn akiritajn per GPS-sistemo, kaj datumojn trovitajn en publikhavaĵaj fontoj, ktp.
Steve Coast fondis la OSM-sistemon en 2004. Lin inspiris la sukceso de Wikipedia kaj la problemoj de proprietaj mapdatumoj en Britio kaj alie.[2] Ekde tiam, OSM kreskis al pli ol 900 000 kontribuanto, kiuj kolektas datumojn kaj redaktas la mapojn. La datumoj kaj bildoj kreitaj estas disponeblaj laŭ la permesilo Open Database License.[3] La retejo de OSM estas subtenata de la OpenStreetMap Foundation, neprofitodona organizaĵo registrita en Britio.