Okupacio de Japanio
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Okupacio de Japanio fare de Aliancanoj fine de la Dua Mondmilito estis estrita de la Generalo Douglas MacArthur, nome Supera Komandanto de la Aliancaj Armeoj, kun subteno de la Brita Komunumo. Malkiel ĉe la Okupacio de Germanio, Sovetunio ne estis rajtigita influi super Japanio. Tiu eksterlanda ĉeesto markis la nuran fojon en la historio de Japanio kiam ĝi estis okupaciita de eksterlanda potenco.[1] La lando iĝis parlamenta demokratio kiu kongruis kun la prioritatoj de la 1930-aj jaroj en la tiam nova politiko "New Deal" de Roosevelt.[2] Tiu okupacio, kun kodonomo Operaco Nigra Listo,[3] finis per la San-Francisko Pactraktato, subskribita la 8an de septembro, 1951, kaj valida el la 28a de aprilo, 1952, post kio la suvereneco de Japanio – kun la escepto, ĝis 1972, de la Rjukjua Insularo – estis tute restaŭrita.