Okcidenta Fronto (Dua Mondmilito)
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Okcidenta Fronto estis milita scenejo de la Dua Mondmilito kiu enhavis Danion, Norvegion, Luksemburgion, Belgion, Nederlandon, Unuiĝintan Reĝlandon, Francio, Italion, kaj Germanion.[1] La militaj implikoj de la Dua Mondmilito en Suda Eŭropo kaj aliloke estas ĝenerale konsiderataj sub apartaj okazoj. La Okcidenta Fronto estis markita de du fazoj de grand-skalaj lukt-operacoj. La unua fazo konsistis en la kapitulaco de Nederlando, Belgio, kaj Francio dum Majo kaj Junio 1940 post ties malvenko en la Malaltaj Landoj kaj en la norda duono de Francio, kaj pluis en la aera milito inter Germanio kaj Britio kiu pintis en la Batalo de Britio. La dua fazo konsistis el grand-skala surtera batalado (subtenita de amasa aermilito konsiderata kiel aldona fronto), kiu startis en Junio 1944 pere de la surterigo de Aliancanoj en Normandio kaj pluis ĝis la malvenko de Germanio en Majo 1945.