Nunaviko
From Wikipedia, the free encyclopedia
Nunaviko (Inuktituta silabaro : ᓄᓇᕕᒃ ), antaŭe nomata Nova Kebekio (Nouveau Québec), estas la nomo donita al la teritorio de Kebekio, Kanado, je la alteco de pli ol la 55-a norda paralelo. Kiel parto de la regiono Nord-Kebekio, Nunavik kovras areon de proksimume 507 000 km² kaj estas formita de lagoj tranĉitaj de glaĉeroj, tundroj kaj tajgoj.
Rapidaj faktoj Geografia regiono, regiono [+] ...
Nunaviko | ||
---|---|---|
Geografia regiono | ||
Flago | ||
regiono [+] | ||
Lando | Kanado | |
Regiono | Kebekio | |
- koordinatoj | 57° 0′ 0″ N, 69° 0′ 0″ U (mapo)57-69 | |
Akvokolektejo | 443 685 km² (44 368 500 ha) [+] | |
Areo | 443 685 km² (44 368 500 ha) [+] | |
Loĝantaro | 12 090 [+] (2011) | |
Denseco | 0,03 loĝ./km² [+] [+] | |
Nunaviko | ||
Vikimedia Komunejo: Nunavik [+] | ||
Fermi
La proksimume 13 000 loĝantoj de Nunavik (Nunavimmiut), de kiuj 90% estas rekonitaj kiel Inuitoj, vivas laŭlonge de la marbordo en 14 nordaj vilaĝoj kiu formas la Kativik-on.