Inuitoj
From Wikipedia, the free encyclopedia
Inuitoj (inuite, Inuk (sg.) "[unu] homo", Inuuk (dl.) "[du] homoj", Inuit (pl.) "[tri aŭ pliaj] homoj"), indiĝena popolo de Siberio, Alasko, nordaj partoj de Kanado (Jukonio, N.O.T., Nunavuto, kaj norda Kebekio), kaj Gronlando.
Rapidaj faktoj etno, circumpolar peoples • Indiĝenaj popoloj en Kanado ...
Inuita virino (ĉ. 1907) | ||||||||||||
etno | ||||||||||||
circumpolar peoples • Indiĝenaj popoloj en Kanado | ||||||||||||
Suma populacio | ||||||||||||
150,000 | ||||||||||||
Ŝtatoj kun signifa populacio | ||||||||||||
| ||||||||||||
Lingvo(j) | ||||||||||||
Inuita lingvo, Eskimo-Aleutaj lingvoj | ||||||||||||
Religio | ||||||||||||
Kristanismo, Ŝamanismo | ||||||||||||
Parencoj | ||||||||||||
Aleutoj, Jupikoj | ||||||||||||
Fermi
La inuitoj (kun la jupikoj) estas la idoj de la lasta grupo (la Sivullirmiut, "unuaj homoj") kiu venis trans la Beringa Markolo de Azio al Nordameriko, antaŭ proksimume 10 000 jaroj. Ilia parenceco kun indianoj estas malproksimega, kaj ili ne estas konsiderataj indiana etno. Ili parolas la inuitan lingvon.
En Kanado kelkaj inuitoj ne volas esti nomataj per la algonkina vorto "eskimo"; ili preferas la proprajn vortojn "inuit" kaj "inuk".