Novaj Teritorioj
parto de Honkongo / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Novaj Teritorioj (angle New Territories kaj ĉine 新界, pinjine: Xīnjiè, Jyutping: San1gaai3 "nova limlinio, nova limo") estas unu el la tri ĉefaj regionoj de Honkongo, kun la Honkonga Insulo kaj la Kaŭluna Duoninsulo. Ili formas ĝis 86.2% el la honkonga teritorio, kaj enhavas ĉirkaŭ duonon de la populacio de Honkongo. Historie, ĝi estas la regiono priskribita en la Konvencio por la Etendo de la Honkonga Teritorio de 1898. Laŭ tiu traktato, la teritorioj enhavas la ĉefan areon norde de Boundary Street de la Kaŭluna Duoninsulo kaj sude de la rivero Ŝam Ĉun (kiu estas la limo inter Honkongo kaj Kontinenta Ĉinio), same kiel ĉirkaŭ aliajn 200 apudajn insulojn, kiel la insuloj Lantau, Lamma, Ĉeung Ĉau, kaj Peng Ĉau en la teritorio de Honkongo.
Novaj Teritorioj | ||||
---|---|---|---|---|
Regiono | ||||
regiono [+] | ||||
Lando | Ĉinio | |||
Regiono | Honkongo | |||
- koordinatoj | 22° 24′ 36″ N, 114° 7′ 30″ O (mapo)22.41114.125 | |||
Akvokolektejo | 953,12 km² (95 308 ha) [+] | |||
Areo | 953,12 km² (95 308 ha) [+] | |||
Loĝantaro | 3 691 093 [+] (2011) | |||
Denseco | 3 872,64 loĝ./km² [+] [+] | |||
Horzono | Honkonga horzono [+] | |||
|
||||
Novaj Teritorioj | ||||
Vikimedia Komunejo: New Territories [+] | ||||
Poste, post Nova Kaŭluno estis difinita el la areo inter Boundary Street kaj la Kaŭlunaj teritorioj kiuj etendas el Lai Ĉi Kok ĝis Lei Ĝue Mun, la etendo de la urbaj areoj de Kaŭluno, nome Nova Kaŭluno estis iom post iom urbigita kaj absorbita en Kaŭluno.
La Novaj Teritorioj nune enhavas nur ĉefteron norde de la Kaŭlunaj teritorioj kaj sude de la rivero Ŝam Ĉun, kaj la apudajn insulojn. Tio estas areo de 952 km².[1] Tamen, Nova Kaŭluno restis statute parto de Novaj Teritorioj anstataŭ de Kaŭluno.
La Novaj Teritorioj estis luitaj el King-dinastia Ĉinio al Unuiĝinta Reĝlando en 1898 por 99 jaroj en la Dua Konvencio de Pekino (Konvencio por la Etendo de la Honkonga Teritorio). Post la forpaso de la luado, suvereneco estis transigita al la Popola Respubliko Ĉinio en 1997, kun la teritorioj de Honkonga Insulo kaj Kaŭluna Duoninsulo ceditaj de la Dinastio Qing.
En 2011, la loĝantaro de la Novaj Teritorioj estis registrita en 3,691,093[2] kun loĝdenseco de 3,801 por kvadrata kilometro.[3]