Normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Per la esprimo normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo (plimallongite: STP, el angla Standard Temperature and Pressure), oni intencas la konvenciajn kondiĉojn de temperaturo kaj/aŭ premo, en kiuj oni mezuras la fizikajn kaj kemiajn grandojn. Temperaturo nulgrada (0) celsia estas nur konvencia, fakte la sama numerado povas esti konvencie fiksita per malsamaj temperaturaj statoj.[1]
La normaj kondiĉoj varias laŭ la grandoj konsideritaj. Ekzemple, kaze de entalpio, de termodinamika entropio kaj de libera energio de Gibbs nur la premo sciigas la normalan kondiĉon: (Internaciformule) ΔHθ(T), Sθ(T), ΔGθ(T).
Fakte, en termokemio, la normaj kondiĉoj koncernas ekskluzive la premon kaj la nuran unitaran aktiveco de la unuopaj komponantoj de miksaĵo kaj estas tradicie indikataj per korno ° aŭ, antaŭ nelonge, laŭ la terminologio - IUPAC - θ por eviti ambiguon.
Konvencie la normaj valoroj de la stataj termodinamikaj variabloj estas fiskitaj en 273.15 K (0 [[Grado celsia|Celsia °C]]) kaj 100 k Pa.[2]
Se temas pri gasaj elementoj, oni difinas norma stato la kondiĉon de ideala gaso de 1 baro kaj la kondiĉon de temperaturo de 298,15 K .[3]
En la uzado de debitsensilo oni signalas ankaŭ la fluon de “volumeno de norma gaso en tempounuo”.