Nomtago
festante la tagon de la jaro kiu estas rilata al onies persona nomo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Nomtago aŭ nomfesto[1] estas kutimo festi la tagon dediĉitan al iu sanktulo aŭ beatulo en la katolika kalendaro aŭ alian tagon, al kiu estas iel asignita la persona nomo de la festanto. Dum la festado oni kutime gratulas al la festantoj, kaj eventuale pridonacas ilin per donaco.