Nominalismo
filozofia doktrino, laŭ kiu abstrakta ento ne ekzistas, sed ke abstraktaj nomoj de ne abstraktaj entoj ja ekzistas / From Wikipedia, the free encyclopedia
Nominalismo estas la doktrino de filozofoj eldiritaj “nominales” (nominalistoj), kiu reprezentas unu el pensobranĉoj de skolastiko. Nominalisma doktrino lokiĝas en la tieldirita mezepoka disputo pri universalaĵoj subtenanta ke la konceptoj, nome la ĝeneralsencaj terminoj kaj tiuj kiujn la filozofio nomas universalaĵoj, ne posedas sian propran ekziston antaŭan aŭ disigitan el la aĵoj, nek ekzistas ekstere aŭ ene de la aĵoj sed ili estas konceptitaj kiel nomoj.
Nominalismo estis konvencie kategoriita ekstrema kiam ĝi similas al tiu de Roscellino, kaj modera kiam ĝi similas al la pensado de Abelardo.[1]
Nominalismo plue kontraŭas konceptismon kaj filozofian realismon, kiuj akceptas ke la ĝeneralaj konceptoj (kiel “arbo”, “verdo”...) reprezentas formojn posedantajn ekziston en mondo de abstraktaĵoj sendependaj el la mondo de la aĵoj fizike kontaktiĝantaj. Tiu pozicio resendas, kvankam ne tiel realisma, al platonismo.