Niĝero (rivero)
rivero en okcidenta Afriko / From Wikipedia, the free encyclopedia
Tiu ĉi artikolo estas pri rivero Niĝero. Ekzistas ankaŭ landoj Niĝero kaj Niĝerio.
Niĝero | |
---|---|
Niĝer-baseno | |
rivero | |
Bazaj informoj | |
Longeco | 4 184 km |
Akvokolekta areo | 2 262 000 km² |
Averaĝa trafluo | 600 m³/s |
Fluo | |
Deveno | Gvineaj Altaj Teroj |
- Alteco super marnivelo | 850 m |
- Koordinatoj | 9° 5′ 50″ N, 10° 40′ 58″ U (mapo)9.0972222222222-10.682777777778 |
Enfluejo | Gvinea Golfo, Atlantiko |
- Alteco | 0 m |
- Koordinatoj | 5° 19′ 20″ N, 6° 28′ 9″ O (mapo)5.32222222222226.4691666666667 |
Geografio | |
Alfluantoj | vidu apude |
Rivero en Afriko | |
Niĝero (angle Niger River [ˈnaɪdʒər]; france fleuve Niger [flœv niʒɛʁ]) estas la ĉefa rivero en Okcidenta Afriko. Ĝi longas 4 184 km kaj estas la tria plej longa rivero de Afriko, post Nilo kaj Kongo. Ĝia baseno grandas je 1 900 000 km² aŭ 2 117 700 km² depende de la fonto.[1]
Ĝi fontas en la Gvineaj Altaj Teroj en sudoriento de Gvineo, nur ĉirkaŭ 300 km de Atlantiko, sed malproksimiĝas de la oceano nord-orienten ĝis distanco de ĉirkaŭ 1.300 km. Fluante kiel duonluno tra Malio ĝi atingas Timbuktuon kaj iom poste abrupte turniĝas sud-orienten. En la lando Niĝero, kiu estis nomita laŭ ĝi, ĝi preteras urbon Niameo; poste ĝi formas je 150 km la limon inter Niĝero kaj Benino. Laste ĝi fluas tra Niĝerio, same nomita laŭ ĝi, kaj tra granda delto nomita Niĝera Delto aŭ Oleriveroj fluas en la Gvinean Golfon, parton de Atlantiko. En la Gvinea Golfo la niĝera delto estas la limo inter la Golfo de Benino okcidente kaj la Golfo de Biafro oriente. Ĉefa alfluanto de la Niĝera Rivero estas la Benue.
Niĝero fluas proksimume laŭ la mallongaj flankoj de granda triangulo kun lateroj de 1.500, 1.600 kaj 1.900 km. Ene de tiu triangulo troviĝas Benino, Ganao, Togolando, Burkina Faso kaj Ebur-Bordo kaj partoj de Malio, Niĝero kaj Niĝerio.