Niĝeria Enlanda Milito
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Niĝeria Enlanda Milito, konata ankaŭ kiel Biafra Milito, 6a de julio 1967 – 15a de januaro 1970, estis etna kaj politika konflikto kaŭzita de klopodita secesio de la sudorienta provinco de Niĝerio kiel mem-proklamita Respubliko Biafro. La konflikto estis la rezulto de ekonomiaj, etnaj, kulturaj kaj religiaj kontraŭstaroj ĉefe inter la Haŭsoj de nordo kaj la Igboj de sudorienta Niĝerio. Dum la ĉirkaŭ du kaj duono da jaroj de milito, ĉirkaŭ 1 milionoj da civiluloj mortiĝis pro malsatego kaj luktado. La milito famiĝis pro malsatego en kelkaj el la sieĝataj regionoj dum la milito, kaj sekvaj plendoj pro genocido ĉefe fare de la Igboj majoritataj en la regiono.[1][2]