Nigra cigno
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Nigra cigno (latine Cygnus atratus) estas granda akvobirdo el la genro de cignoj kaj la familio de Anasedoj. Ĝi estas la sola specio de cigno, kiu preskaŭ komplete nigras, kaj krome havas ruĝan bekon la plej longan kolon el ĉiuj cignaj specioj. Nigraj cignoj estas nature disvastiĝintaj ĉefe en sudorienta kaj sudokcidenta Aŭstralio, kaj estas la oficiala simbolo de la ŝtato Okcidenta Aŭstralio. Tiu specio estis ĉasata ĝis formorto en Novzelando, sed poste reenmetita. En Aŭstralio ili estas nomadaj, kun vagadecaj migromodeloj depende de klimataj kondiĉoj. Ili estas monogamaj reproduktuloj kiuj kunhavas respondecon pri kovado kaj pri idozorgado inter ambaŭ seksoj.
Nigra cigno | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Nigraj cignoj (Cygnus atratus) | ||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||
Ĝi estis unuafoje priskribita science de la angla naturalisto John Latham en 1790, kaj tiam la Nigra cigno estis lokita dekomence en la monotipa genro, Chenopis. La Nigraj cignoj povas troviĝi solaj, aŭ en izolaj grupoj de centoj aŭ eĉ miloj.[1] La Nigraj cignoj estas popularaj birdoj en zoologiaj ĝardenoj kaj birdokolektoj, kaj tiele fuĝintoj foje vidiĝas for el sia natura teritorio.