Niels Bohr
dana fizikisto (1885–1962) / From Wikipedia, the free encyclopedia
Niels BOHR ekde 1903 studis fizikon en sia hejmurbo. En la jaro 1911 li doktoriĝis en la universitato de Kopenhago, poste li laboris en la laboratorio Cavendish en Kembriĝo, kaj ekde 1913 en Manchester, kiel asistanto de Ernest Rutherford. En 1916 li fariĝis profesoro en Kopenhago, alirante en 1920 al la direkto de la ĵus kreita Mezlernejo de Teoria Fiziko.
Niels Bohr | |||||
---|---|---|---|---|---|
Nobel-premiito | |||||
Persona informo | |||||
Niels Bohr | |||||
Naskonomo | Niels Henrik David Bohr | ||||
Naskiĝo | 7-an de oktobro 1885 (1885-10-07) en Kopenhago | ||||
Morto | 18-an de novembro 1962 (1962-11-18) (77-jaraĝa) en Kopenhago, Danio | ||||
Mortis per | kora malsufiĉo vd | ||||
Tombo | Asista Tombejo de Kopenhago vd | ||||
Lingvoj | angla • dana vd | ||||
Loĝloko | Danio • Svedio • Anglio • Usono • Kopenhago vd | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando Danio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Kopenhago • Trinity College • Universitato de Kembriĝo vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Dinastio | Bohr family vd | ||||
Patro | Christian Bohr vd | ||||
Patrino | Ellen Bohr vd | ||||
Gefratoj | Harald Bohr vd | ||||
Edz(in)o | Margrethe Nörlund vd | ||||
Infanoj | Ernest Bohr • Erik Bohr • Hans Bohr • Aage Niels Bohr vd | ||||
Parencoj | Niels Erik Nørlund • Poul Nørlund • Karen Bramson vd | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Nicholas Baker vd | ||||
Okupo | fizikisto • universitata instruisto • nuklea fizikisto • filozofo de scienco • futbalisto • kemiisto vd | ||||
Laborkampo | atoma fiziko • teoria fiziko vd | ||||
Doktoreca konsilisto | Christian Christiansen • Joseph John Thomson vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | atoma modelo de Bohr ❦ respondoprincipo vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Lia plej granda merito estas la, laŭ li, nomata atommodelo, kiun li evoluigis surbaze de la kvantumteorio de Max Planck. En la jaro 1922 li gajnis la Nobel-premion pri fiziko pro siaj meritoj en la esploro de la strukturo de la atomo kaj la radiado eliranta el ĝi“.
En la jaro 1943 li fuĝis de la germanaj nazioj, kiuj okupis Danion, unue al Svedio, poste tra Britio al Usono, kie li kontribuis al la evoluigo de la atombombo. En 1945 li revenis al Danio kaj fariĝis fervora kontraŭulo de la uzo de nukleaj armiloj.
Niels Bohr mortis en 1962. El liaj ses filoj unu (Aage Niels Bohr) mem fariĝis tre sukcesa fizikisto: en la jaro 1975 li gajnis la Nobel-premion pri fiziko.