Listo de nemateria kultura heredaĵo de Unesko
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Listo de nemateria kultura heredaĵo de Unesko estas 'reprezenta listo de majstroverkoj el la parola kaj nemateria heredaĵo de la homaro'. Temas pri elementoj de la homa kulturo, kiuj esprimiĝas senpere per homaj scioj kaj kapabloj, ne per konstruaĵoj aŭ aliaj objektoj: parolaj tradicioj kaj esprimoj, podiaj artoj, sociaj kutimoj, ritoj kaj festoj, tradiciaj scioj kaj kutimoj rilate al la naturo kaj la universo, kaj scioj kiuj rezultas el tradiciaj metioj. Multaj el tiuj kulturaj heredaĵoj estas transdonataj de generacio al generacio kaj tiel povas evolui.
UNESKO aktivas internacia pri la protekto de nemateria kultura heredaĵo. En la jaroj 2001, 2003 kaj 2005 ĝi proklamis 90 da ili "majstroverkoj de la parola kaj nemateria heredaĵo de la homaro". En 2003 ĝi iniciatis konvencion pri konservado de la nemateria kultura heredaĵo[1]. Ĝis novembro 2013 la konvencion aliĝis 157 ŝtatoj[2].
En aprilo 2006 ĝi ekvalidis pro ratifiko fare de 30 ŝtatoj.
Ekzemploj de nemateria kultura heredaĵo de Unesko estas la muziko de la migrantaj bardoj Baul en Bangladeŝo ekde 2005, la hispana flamenko[3] kaj la portugala kantostilo fado, agnoskita de Unesko en 2011[4] aŭ jogo en 2016[5].