Nacia Parko Golfo Jozani Chwaka
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Nacia Parko Golfo Jozani Chwaka (svahile Hifadhi ya Taifa ya Ghuba ya Jozani Chwaka) estas protektita areo de 50-kelk kvadrataj kilometroj en la afrika lando Tanzanio[1] kiu situas specife sur insulo Zanzibaro. Ĝi estas la sola nacia parko en tiu insula regiono.
Rapidaj faktoj [+], Koordinatoj ...
Nacia Parko Golfo Jozani Chwaka | ||
---|---|---|
nacia parko [+] | ||
Koordinatoj | 6° 13′ 59″ S, 39° 24′ 14″ O (mapo)-6.23339.404 [+] | |
Akvokolektejo | 50 km² (5 000 ha) [+] | |
Areo | 50 km² (5 000 ha) [+] | |
Estiĝo | 2004 | |
|
||
Nacia Parko Golfo Jozani Chwaka | ||
Vikimedia Komunejo: Jozani Chwaka Bay National Park [+] | ||
Fermi
La ruĝa stumposimio (kies popolnombro estis taksita je 1000) troviĝas en la parko, ĝi estas specio de la pluvarbaro (male al la blank-nigraj stumposimioj trovitaj en aliaj regionoj de Afriko), ĝi estas konata ankaŭ kiel la Ruĝa kolobo de Kirk, laŭ la nomo de Sir John Kirk (1832-1922), la brita rezidento de Zanzibaro, kiu unue atentigis zoologian sciencon pri ĝi. Hodiaŭ ĝi estis adoptita kiel emblema specio por konservado en Zanzibaro ekde la mezo de la 1990-aj jaroj.[2]