Muzeo de Alta
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Monda Heredaĵo-Centro por roka arto - Alta Muzeo (norvege Verdensarvsenter for bergkunst – Alta Museum, akronime VAM) arkeologia subĉiela muzeo, kiu montras rokgravuraĵojn de la Neolitiko kaj Bronzepoko. Ĝi situas en Alta municipo en la norvega provinco Finnmark, nun Troms og Finnmark [1].
Muzeo de Alta | |||||
---|---|---|---|---|---|
muzeo | |||||
Lando | Norvegio vd | ||||
Situo | Alta | ||||
Adreso | World Heritage Rock Art Centre - Alta Museum IKS | ||||
Estiĝo | 1991 | ||||
Koordinatoj | 69° 56′ 51″ N, 23° 11′ 12″ O (mapo)69.9474722223.18655556 | ||||
| |||||
| |||||
Retpaĝo | http://www.alta.museum.no | ||||
Ĝi estas la plej vizitata norvega somera muzeo kun pli ol 1000 vizitantoj ĉiutage [2]. Ĝi enhavas specimenojn de loka kulturo kaj reprezentadojn de la proksimaj surrokaj pentraĵoj kiuj estas parto de la Monda Heredaĵo de Unesko kaj aĝas 11 000 jarojn [3][4]. La muzeo malfermis siajn pordojn en junio 1991.
La Centro de Monda Heredaĵo situas en Hjemmeluft, ĉ. 5 km sudokcidente de la centro de Alta. En 1973, la unuaj rokaj ĉizadoj en Hjemmeluft iĝis konataj, kaj hodiaŭ proksimume 3,000 figuroj estas registritaj ĉi tie. Hjemmeluft estas la plej granda el la rok-artaj areoj en Alta, kaj la ununura kiu estas malfermita al publiko. La roka arto en Alta estis enskribita en la Listo de Monda Heredaĵo de Unesko en 1985 [5].
La nombro da petroglifoj en la Alta areo estas taksita esti proksimume 4000, kiuj povas esti viditaj en kvar malsamaj lokoj. La Alta Muzeo Hjemmeluft/Jieppaluokta areo estas la plej granda el la areoj. Estas 2,9 km da trotuaroj sur la teritorio de la muzeo.