Muzeo Alando
Muzeo en Alando, Finnlando / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Muzeo Alando (svede Åland Museum) fakte konsistas el du muzeoj, la Alando Muzeo de Kultura Historio (Kulturhistoriska) kaj la Artmuzeo de la Alando-Insuloj (Konstmuseum) kiuj okupiĝas la saman instalaĵon en Mariehamn ĉe la Alando-Insuloj, Finnlando.
Muzeo Alando | |||
---|---|---|---|
muzeo | |||
Lando | Finnlando vd | ||
Situo | Mariehamn | ||
Estiĝo | 1963 | ||
Koordinatoj | 60° 5′ 49″ N, 19° 56′ 41″ O (mapo)60.09694419.944722 | ||
| |||
Retpaĝo | https://www.museum.ax/ | ||
La Alando Muzeo de Kulturhistorio spuras la historion kaj la evoluo de la insuloj de prahistorio ĝis la nuntempo (la Alandaj Insuloj konsistas el 6000 insuloj, kiuj estas aŭtonomaj insuloj de la finna marbordo, do politike finnaj sed kulture svedaj) , dum la Artmuzeo enhavas permanentan kolekton de loka arto, same kiel aliajn provizorajn ekspoziciojn. La muzeo estas loko por la ekspozicio de la kulturo de kaj Finnlando kaj Svedio [1].
La konstruaĵo situas en la orienta parto de la urbo, proksimume 200 metrojn de la haveno. Kune kun la Alanda Marmuzeo, ĝi estas la plej grava muzeo sur la insuloj [2].
Lokaj artistoj havas la ŝancon montri siajn pentraĵojn en ekskluzivaj lokoj de la muzeo. Dek tiaj ekspozicioj okazas ĉiujare pri diversaj temoj [3].