Muhammad al-Idrisi
From Wikipedia, the free encyclopedia
Abu Abdullah Muhammad al-Idrisi al-Qurtubi al-Hasani as-Sabti, aŭ simple Al-Idrisi (arabe أبو عبد الله محمد الإدريسي القرطبي الحسني السبتي; latine Dreses; 1100 – 1165), estis islama geografo, kartografo kaj egiptologo kiu loĝis en Palermo, Sicilio ĉe la kortego de la reĝo Roĝero la 2-a. Muhammed al-Idrisi naskiĝis en Ceŭto, tiam apartenanta al la Almoravidoj.
Muhammad al-Idrisi | |
---|---|
Statuo de Al-Idrisi en Ceŭto | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1110 (1110-11-30) en Ceŭto |
Morto | 30-an de novembro 1165 (1165-11-30) (55-jaraĝa) en Sicilio |
Lingvoj | araba |
Okupo | |
Okupo | kartografo • geografo • egiptologo • historiisto • botanikisto • verkisto • vojaĝisto |
Verkoj | Libro de Roĝero |
Al-Idrisi naskiĝis en la urbo Ceŭto, kie sia pra-avo estis devigita setliĝi post la falo de la Hammudida Malago al la Ziridoj de Granado.[1] Li vivis multon de sia frua vivo veturante tra Nordafriko kaj Al-Andalus (islama Hispanio tiama) kaj ŝajne akiris detalan informaron pri ambaŭ mondoregionoj. Li vizitis ankaŭ Anatolion kiam li estis ankoraŭ nur 16jaraĝa. Li studis en Kordovo.
Liaj veturoj portis lin al multaj partoj de Eŭropo kiaj Portugalio, la Pireneoj, la franca marbordo de Atlantiko, Hungario, kaj la skandinava Jórvík (nune konata kiel York).