Modo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Modo estas aktuala tendenco (daŭre ŝanĝiĝanta), preferata precipe de facilanimeco ol de praktikaj, logikaj aŭ intelektaj kialoj. Modo estas populara stilo aŭ praktiko, precipe en vestado, piedvestado, akcesoraĵoj, ŝminko, korpa traborado, aŭ meblaro. Modo estas karakteriza kaj ofte kutima tendenco en la stilo en kiu persono vestiĝas. Ĝi estas la dominaj stiloj en konduto kaj la plej novaj kreadoj de tekstilaj dezajnistoj.[1] "Modo" estas "Nedaŭra, kaprica kutimo, moro aŭ maniero, koncernanta precipe vestadon".[2]
- «Modo» alidirektas ĉi tien. Por la lingvistika termino pri formo de verbo, vidu la paĝon Gramatika modo.
Kvankam aspektoj de modo povas esti ĉu virinecaj aŭ viraj, kelkaj tendencoj estas androginaj aŭ indiferentaj.[3][4] Ĉiuokaze la modo kiu vekas la atenton de amaskomunikiloj, komercan intereson kaj socian prestiĝon (vidu ekzemple manekenojn) estis disvastigitaj tutmonde almenaŭ dum la dua duono de la 20a jarcento kaj komenco de la 21a, ĉefe tiu porvirina.