MoVado 5 Steloj
partio en Italio / From Wikipedia, the free encyclopedia
MoVado 5 Steloj (itale: MoVimento 5 Stelle, M5S) estas itala politika partio, kvankam ĝi difinas sin "libera asocio de civitanoj", "nepartio"[1] kaj ĝenerale rifuzas la difinon "partio". Ĝi estas fondita la 4an de oktobro de 2009 de komikisto Beppe Grillo kaj de entreprenisto Gianroberto Casaleggio post sperto gajnita per movado Amici di Beppe Grillo (Amikoj de Beppe Grillo), kiu estis aktiva de 2005 kaj prezentiĝanta en balotoj ekde 2008 kun pluraj Liste Civiche a Cinque Stelle (Civitanaj Listoj Kvin-stelaj).[2]
MoVado 5 Steloj | |||||
---|---|---|---|---|---|
partio | |||||
Komenco | 4-a de oktobro 2009 vd | ||||
Poste | Free Alternative • Italy in Common • Team K • Italy Work in Progress • X Movement vd | ||||
Lando(j) | Italio vd | ||||
Sidejo | Ĝenovo | ||||
Ideologio |
popolismo • Verda politiko • Eŭroposkeptikismo • Daŭripova nekresko • rekta demokratio • Interreta rekta demokratio • kontraŭkorupto | ||||
Fondinto(j) | Beppe Grillo • Gianroberto Casaleggio vd | ||||
Ĉefestro(j) | Beppe Grillo (2009–) vd | ||||
Membro de | Eŭropo de Libereco kaj Rekta Demokratio (–2019) vd | ||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
MoVado 5 Steloj | |
---|---|
MoVimento 5 Stelle | |
partio | |
Lando | Italio |
Fondiĝo | 2009 |
Lingvo(j) | Itala |
Ĉefa sidejo | neniu (interreta) |
Ideologio | interreta kaj rekta demokratio, ekologio. |
Retejo | www |
La kvin steloj de la nomo kaj emblemo reprezentas la temojn[3][4]:
- akvo publika
- transportoj elteneblaj
- ekonomia evoluigo
- aliro al interreto kaj disvastigo
- medio (ekologio)
Ĝi rifuzas klasadi sin dekstra aŭ maldekstra partio, sed preferas difini sin postideologia partio, kiu proponas kaj klopodas efektivigi ideojn kaj solvi problemojn sendepende de ideologio, sub kondicio ke la "kvin steloj" estas observataj.
Prezentiĝinta komence nur por italaj urbaj kaj regionaj balotoj, en 2013 unuafoje prezentiĝis por nacia baloto.