Miĥail Bakunin
rusa revoluciemulo kaj anarkiisto / From Wikipedia, the free encyclopedia
Miĥail Aleksāndroviĉ BAKUNIN (ruse Михаил Александрович Бакунин; naskiĝis la 30-an de majo 1814 en Prjamuĥino, mortis la 13-an de junio 1876 en Bern) estis rusa revoluciemulo kaj anarkiisto, naskiĝis en Priamujino ene de aristokrata familio.
Miĥail Bakunin | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Михаи́л Алекса́ндрович Баку́нин | |||||
Naskiĝo | 30-an de majo 1814 (1814-05-30) en Priamukhino, Tvera gubernio, Rusia Imperio | ||||
Morto | 1-an de julio 1876 (1876-07-01) (62-jaraĝa) en Berno, Svislando | ||||
Tombo | Bremgarten cemetery vd | ||||
Religio | ateismo vd | ||||
Etno | Rusoj vd | ||||
Lingvoj | rusa vd | ||||
Ŝtataneco | Rusia Imperio vd | ||||
Alma mater | Humboldt-Universitato en Berlino • Mikhailovsky Artillery School vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Dinastio | Bakunin vd | ||||
Patro | Aleksandr Bakunin vd | ||||
Patrino | Varvara Muravyova vd | ||||
Gefratoj | Tatyana Bakunina • Pavel Bakunin • Alexander Bakunin • Aleksey Bakunin vd | ||||
Edz(in)o | Antonia Kwiatkowska vd | ||||
Infanoj | Maria Bakunin • Giulia Sofia Bakunin vd | ||||
Parencoj | Renato Caccioppoli vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | filozofo • verkisto • politikisto • anarkiisto vd | ||||
Laborkampo | filozofio vd | ||||
Aktiva en | Dresdeno vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Dio kaj Ŝtato ❦ Kateĥismo de la moderna framasonaro ❦ Ŝtateco kaj anarkio vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li studis en la milita akademio de Peterburgo kaj komencis sian karieron kiel oficiro de la imperia gvardio, sed rezignis al tiu laboro kaj decidis vojaĝi tra Eŭropo dum kelkaj jaroj, antaŭ ol partopreni en la revolucioj de 1848 kaj 1849, furiozintaj en Parizo kaj Germanio. Tie li estis arestita, enprizonigita en la fortreso Königstein kaj poste transdonita al Aŭstrio, kie li estis kondamnita je morto, sed la puno ne plenumiĝis; tamen li estis sendita al Rusio, kie li estis malliberigita dum kelkaj jaroj. Li estis sendita al Siberio en 1855, de kie li foriris pere de usona ŝipo kun destino al Japanio, kaj atingis Anglion en 1861. Ekde tiu ĉi dato ĝis lia morto, Bakunino dediĉis sin al disvastigo de anarkiismaj ideoj tra tuta Eŭropo.
En la jaro 1869 li fondis la mezleĝan organizon «Alianco Demokratia kaj Socia» kaj, kiel grup-direktanto, kontraŭstaris al Karlo Markso en la 1-a Internacio; ĉi kontraŭo finiĝis per la forpelo de Bakunino en la jaro 1872. Li pasigis siajn lastajn jarojn en Svislando vigliginte la Ĵurasan Federacion. Li tiam mizere vivis, pripensante konspirojn, kiuj neniam realiĝis, kaj daŭrinte korespondadon kun malgrandaj anarkiistaj asocioj.
Malgraŭ lia kontraŭstaro al Markso sine de la Internacio, li agnoskis la valoron de La Kapitalo kiun li tradukis rusen[1] (li antaŭe jam estis la unua tradukinto rusen de la Manifesto de la Komunista Partio[2]. Li estas konsiderata teoriulo de la liberecisma socialismo.