Milita fotografio
From Wikipedia, the free encyclopedia
Militfotarto estas ĝenro de fotarto kiu traktas dokumentadon de armitaj konfliktoj kaj la vivmaniero en batalzonoj. Roger Fenton estis la unua bonkonata fotisto asociita kun tiu kampo, kiam li fotis la Krimean Militon en 1854-1855 [1].
Militfotarto kutime priskribas la militon en ĉiuj ĝiaj aspektoj, kaj montras kaj la agojn de heroeco kaj la agojn de abomenaĵoj. La influo de fotarto sur publika politika konscio iĝis ŝarĝita temo post kiam pli kaj pli da kazoj estis malkovritaj en kiuj fotistoj reĝisoris kaj aranĝis la scenojn kiujn ili fotis, por pliigi la dramecan aspekton. La epoko de cifereca fotado kaj grafika redaktado kaŭzis gravajn dubojn pri la fidindeco de ĉi tiu kampo de fotarto kaj, do, ĝia ĵurnalisma utileco.