Mikalojus Konstantinas Čiurlionis
From Wikipedia, the free encyclopedia
Mikalojus Konstantinas Čiurlionis (ĝis 1955 nomata laŭ la rusa formo Николай Константинович Чурлянис aŭ esperantigite kiel Nikolao Konstantino Ĉurlionis, pole: Mikolaj Konstanty Czurlanis) (n. la 22-an de septembro 1875 en Senoji Varėna (distrikto Varėna, suda Litovio, poste en la Rusa Imperio); m. la 10-an de aprilo 1911 en Pustelnik (distrikto Marki apud Varsovio, Pollando), estis litova komponisto kaj pentristo, reprezentanto de la simbolismo kaj la unua artisto kiu kreis abstraktajn verkojn[1]. Depost la 1960-aj jaroj Čiurlionis estis la plej ludita komponisto en Litovio. Dum sia mallonga vivo Čiurlionis verkis ĉirkaŭ 300 muzikaĵojn kaj faris proksimume tiom da pentraĵoj. La asteroido 2420 Čiurlionis estas nomita laŭ li. Monto en Pamiro kaj rokformacio en la Arkta Oceano ankaŭ portas lian nomon.
Mikalojus Konstantinas Čiurlionis | |||||
---|---|---|---|---|---|
Naskiĝo | 22-an de septembro 1875 (1875-09-22) en Varėna | ||||
Morto | 10-an de aprilo 1911 (1911-04-10) (35-jaraĝa) en Varsovio | ||||
| |||||
Mikalojus Konstantinas Čiurlionis | |||||
Persona informo | |||||
Mikalojus Konstantinas Čiurlionis Mikołaj Konstanty Czurlanis | |||||
Naskiĝo | 22-an de septembro 1875 (1875-09-22) en Varėna | ||||
Morto | 10-an de aprilo 1911 (1911-04-10) (35-jaraĝa) en Varsovio | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | pneŭmonito vd | ||||
Tombo | Rasos Cemetery vd | ||||
Etno | Litovoj vd | ||||
Lingvoj | pola • rusa • angla • hispana • litova vd | ||||
Ŝtataneco | Rusia Imperio vd | ||||
Alma mater | Altlernejo por Muziko kaj Teatro „Felix Mendelssohn Bartholdy“ Lepsiko • Muzika Universitato Frederiko Ŝopeno • Academy of Fine Arts, Warsaw vd | ||||
Familio | |||||
Gefratoj | Stasys Čiurlionis • Jonas Čiurlionis • Jadvyga Čiurlionytė vd | ||||
Edz(in)o | Sofija Kymantaitė-Čiurlionienė vd | ||||
Infanoj | Danutė Čiurlionytė-Zubovienė vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | komponisto • pentristo vd | ||||
Laborkampo | pentrado vd | ||||
Aktiva dum | 1900–1911 vd | ||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||