Melkicedek
viro en la Biblio; reĝo kaj pastro (Gen. 14) / From Wikipedia, the free encyclopedia
Melkicedek aŭ Malki-tzédek מַלְכִּי־צֶדֶק / מַלְכִּי־צָדֶק "La mia reĝo estas justa", normlingve Malki-ẓédeq / Malki-ẓádeq, tiberilingve Malkî-ṣéḏeq / Malkî-ṣāḏeq), foje skribita Malchizedek, Melchisedech, Melchisedek, Melchisedeq aŭ Melkisedek, estas emblema kaj mistera figuro de la Malnova Testamento, de la Nova Testamento kaj de ismailana tradicio.
Melkicedek | |
---|---|
Biblia persono | |
homa biblia persono | |
Verko | Text and rubrics of the Roman Canon Psalmaro Epistolo al la hebreoj Genezo 14 |
Informoj | |
Originala nomo | Abraham |
Eble sama | Ŝem |
Sekso | vira |
Nacieco | Salem |
Religio | kanaanida religio |
Okupo | monarko • pastro |
La senco de la nomo estas debatata inter kompetentuloj. Plejprobable ĝi signifas: “mia (reĝo) estas Justico ", fakte mèlekh (MLK),"reĝo", kun la poseda sufikso unuapersona -î (Y)- fariĝas malkî kaj signifas "mia reĝo", dum tzèdeq (TzDQ) signifas "justeco" kaj la kopulo estas preterlasata.[1]
En la Biblio Melkicedek alfalas kiel reĝo de Salem (kiu eble referencas al antikva Jerusalemo) kaj kiel sacerdoto de la Plejalta Dio; laŭ iu hebrea ekzegezo temus pri Ŝem, filo de Noa.