Melitedoj
From Wikipedia, the free encyclopedia
Melitedoj aŭ Melittidae estas malgranda familio de abeloj, kun ĉirkaŭ 200 priskribitajn speciojn[1] en tri subfamilioj.[2] La familio havas limigitan distribuon, kaj ĉiuj priskribitaj specioj limigitaj al Afriko kaj al la nordo de la moderklimata zono.[1]
Melitedoj estas tipe malgrandaj al mezgrandaj abeloj, kiuj estas bone konataj pro siaj specialismaj kaj ekskluzivaj manĝokutimoj.[3]
Oni trovis fosiliojn de melitedoj foje en kuŝejoj da sukceno el la Eoceno, kiel tiuj de Oise, Francio,[4] kaj de la Balta maro.[5]