Mazurek Dąbrowskiego
nacia himno de Pollando / From Wikipedia, the free encyclopedia
Mazurek Dąbrowskiego (Mazurko de Dąbrowski) estas la ŝtata himno de Pollando (ekde 1927).
Mazurek Dąbrowskiego | ||
---|---|---|
Mazurko de Dąbrowski | ||
nacia himno | ||
lando | Pollando | |
kantoteksto | Józef Wybicki, 1797 | |
muziko | nesciata | |
ekde | 1926 | |
muzika ekzemplo | ||
"Mazurek Dąbrowskiego"
Ĉu la aŭdigo ne funkcias? Eble helpos la paĝo "media help" (en la angla). | ||
La teksto estis verkita de Józef Wybicki [JUzef viBICki] en 1797 en itala urbeto Reggio Emilia, sub la titolo Kanto de la polaj legioj en Italio. Ekde 1798 la kanto estis bone konata en ĉiuj partoj de dispartigita Pollando. Ĝi estis kantata dum Novembra Ribelo (1830), Januara Ribelo (1863), de elmigrintaj poloj en la 19-a jarcento, dum la Revolucio de 1905 kaj ambaŭ mondmilitoj. La teksto estis tradukita al 17 lingvoj. Dum la Revolucio de 1848 (Printempo de Popoloj) ĝi estis bone konata interalie en Vieno, Berlino kaj Prago. Post malsukceso de la Novembra Ribelo Richard Wagner komponis uverturon Polonia, en kiu uzis melodion de Mazurek Dąbrowskiego. La uverturo estis ofte ludata dum la Dua Mondmilito, kiam germanoj malpermesis uzadon de la pola himno.
Mazurek Dąbrowskiego estis prototipo de la Tutslava Himno kaj poste - de la ŝtata himno de Jugoslavio. La teksto de pola himno influis la ukrainan himnon "Ŝĉe ne vmerla Ukraina" ("ankoraŭ ne mortis Ukrainio").
La komponisto de melodio estas nekonata. La unua verso "Jeszcze Polska nie zginęła" ([jeŝĉe Polska nje zgineŭa], ankoraŭ Pollando ne pereis) estas iam erare pensita la nacia moto de Pollando. La verso foje estas citata en la originala formo "Jeszcze Polska nie umarła" (ankoraŭ Pollando ne mortis).
Ekde la 26-a de februaro 1927 la kanto estas oficiala ŝtata himno de Pollando.