Masivo Beaufortain
From Wikipedia, the free encyclopedia
La montomasivo Beaufortain staras en la franca departemento Savojo en la nordaj Alpoj. La valo Tarentezo sude limigas ĝin, la rivero Arly oriente kaj nordoriente, kaj la Masivo Blanka Monto en ladepartemento Haute-Savoie norde kaj oriente. Laŭ geologia vidpunkto ĝi apartenas al la alpaj eksteraj masivoj, kiel suda sekvo de la Masivo Blanka Monto. Ĝi estis skulptita de la glaciejoj en plurajn krutdeklivajn valojn ĝis montpesejoj : Tarentezo atingeblas sude per Cormet de Roseland (1967 m), Cormet d'Arèches (2109 m) kaj Col de la Bathie (1889 m), Haute-Savoie norde per Col du Joly (1989 m) kaj Col du Bonhomme (2329 m) kaj la valo Arly per Col des Saisies (1633 m).
Masivo Beaufortain | |||
---|---|---|---|
Alpine subsection | |||
supermara alteco |
2 995 m | ||
Situo | Francio | ||
Montaro | Alpoj | ||
Geografia situo | 45° 41′ N, 6° 34′ O (mapo)45.6863083333336.5690638888889 f4 | ||
| |||
Masivoj Okcidentaj Alpoj
Klarigoj
| |||
La ĉefa vilaĝo estas Beaufort-sur-Doron, kies nomo donis la masivnomon kaj ankaŭ la nomon de fama fromaĝo Beaufort fabrikita tie, en Tarentezo kaj en Maurienne. La masivo enhavas plurajn baraĵojn por elekltroprodukto (Roselend, Saint-Guérin kaj la Girotte).Menciindas ankaŭ fama norda skiejo Les Saisies, kie okazis la olimpikaj konkursoj en 1992. Beaufortain estas sovaĝa, tradicia kaj agrabla feriejo por ĉiuj, kiuj amas naturon kaj familiecan akcepton.
- Kategorio Masivo Beaufortain en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)