Marko Zamenhof
juda instruisto, la patro de LLZ / From Wikipedia, the free encyclopedia
Marko Zamenhof (naskiĝis la 27-an de januaro[jul.]/ 8-an de februaro 1837[greg.] en Suwałki[1], mortis la 30-an de novembro 1907 en Varsovio) estas Esperanta formo de Markus Fabianoviĉ Zamenhof, "kristana" aŭ rusigita nomo de Motl (Mordeĥaj) Zamenhof, filo de Fabian Zamenhof kaj patro de L. L. Zamenhof; instruisto de lingvoj franca kaj germana. Kavaliro de multaj ordenoj.
Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
Marko Zamenhof | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Motel Zaamenhof |
Naskiĝo | 8-an de februaro 1837 (1837-02-08) en Suwałki, Provinco de Augustów, Rusia Imperio |
Morto | 29-an de novembro 1907 (1907-11-29) (70-jaraĝa) en Varsovio, Kongresa Pollando, Rusia Imperio |
Tombo | Hebrea tombejo de Varsovio |
Lingvoj | rusa • jido • germana |
Ŝtataneco | Pollando |
Familio | |
Patro | Fabian Zamenhof |
Edz(in)o | Rozalia Zamenhof |
Infanoj | L. L. Zamenhof • Felikso Zamenhof • Aleksander Zamenhof • Leono Zamenhof • Henriko Zamenhof • Ida Zamenhof • Aŭgusta Hermelin • Sora Dvora Zamenhof • Herŝ Zamenhof • Fejgla Zamenhof • Mina Zamenhof |
Okupo | |
Okupo | cenzuristo • instruisto |
Fermi
Detala analizo de la oficialaj dokumentoj permesis konstati ke Mordka Zamenhof oficiale ŝanĝis sian nomon al Marek (kutima pola formo de la koncerna nomo) kaj postmorte la nomon de sia patro Fajwel al Fabian, kio oficiale estis registrita la 20an de aprilo 1871, marĝene de la pli frua naskiĝdokumento de Fejgla.