Mark Ruffalo
usona aktoro / From Wikipedia, the free encyclopedia
Mark Alan RUFFALO naskiĝis la 22-an de novembro 1967(nun 1967-11-22) en Kenosha, Viskonsino estas usona aktoro, kinproduktoro kaj socia aktivulo. Li faris sian ekrandebuton en epizodo de CBS Summer Playhouse (1989), sekvita de negravaj filmroloj. Li estis parto de la origina rolantaro de This Is Our Youth (1996), por kiu li estis nomumita por Independent Spirit Award. Sekvis liaj roloj en 13 Going on 30 (2004), Eternal Sunshine of the Spotless Mind (2004), Zodiac (2007) kaj What Doesn't Kill You (2008). En 2010 li ĉefrolis en la psikologia suspensfilmo Shutter Island kaj la komedia dramo The Kids Are All Right. Por ĉi-lasta filmo li ricevis nomumojn por la SAG Premio, BAFTA Premio kaj Akademia premio al la plej bona subtena aktoro. Li ankaŭ kunaktoris en la misteraj filmoj Now You See Me kaj Now You See Me 2 kiel FBI Agento Dylan Rhodes.
Ruffalo akiris internacian eminentecon pro la Marvel Comics karakteron Hulk en la Marvel Cinematic Universe komenciĝante kun The Avengers (2012) kaj poste ripetis la rolon en Iron Man 3 (2013), Avengers: Age of Ultron (2015), Avengers: Infinity War (2018) kaj Avengers: Endgame (2019). Li ĉefrolis en kaj estis la kunadministra produktoro de la televiddrama filmo The Normal Heart (2014), por kiu li estis nomumita por la Premio Emmy. En la sama jaro li rolis kiel Dave Schultz en Foxcatcher, por kiu li estis nomumita por la premioj Ora Palmo kaj Akademia premio al la plej bona subtena aktoro. En 2015 li estis nomumita por la Premio Ora Globo kaj ankaŭ ricevis nomumojn al BAFTA Premio kaj Oskar-premio pro lia rolo en la dramo Spotlight.[1]