Marbatalo (ludo)
From Wikipedia, the free encyclopedia
Marbatalo (ankaŭ foje nomata, laŭ diversaj naciaj lingvoj, batalŝipo, batalŝipoj, sinkigu ŝipon ktp) estas ludo por du ludantoj. En ĝia plej kutima formo ĝi estas ludo de papero kaj krajono, ludata sur desegnitaj kradoj aŭ sur liniita papero, ekzemple en lernejaj kajeroj. Ne estas ĝuste sciata kiel kaj kiam ĝi aperis en tiu ĉi formo, sed sendube ĝi ekzistis jam antaŭ la Unua Mondmilito. Plej fruaj konataj priskriboj apartenas al Clifford Von Wickler en komenco de 20-a jarcento, sed nek li, nek iu alia prenis patenton por la ludo. En 1943 ĝi estas eldonita fare de Milton Bradley Company kiel ludo de notlibro kaj krajono sub nomo de "Broadsides, the Game of Naval Strategy".[1]