Marĉo Iberao
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Marĉo Iberao aŭ en hispana esteros del Iberá estas ampleksa reto de marĉoj kiuj enhavas inter 15.000 kaj 25.000 km² en la provinco Corrientes, en norda Argentino. Ĝi estas superata en Ameriko laŭ etendo nur de la Pantanalo de Brazilo, kun kiu ĝi formas la duan humidejon plej grandan en la mondo, parto de sistemo hidrografia multe pli etenda — nome macrosistema del Iberá, de proksimumaj 1.300.000 ha— en kiu disvolviĝas ekosistemo subtropika de grandega diverseco.