María Estela Martínez de Perón
Argentina prezidantino / From Wikipedia, the free encyclopedia
María Estela Martínez de Perón (La Rioja, Argentino, 4-a de februaro de 1931), konata populare kiel Isabelita aŭ Isabel Perón (esperante Izabela Peron), estis prezidento de Argentino, nome la unua virino en sia lando kiu plenumis tiun postenon kaj unu el la unuaj en la mondo.
María Estela Martínez de Perón | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Isabel Martínez de Perón | |||||
Naskonomo | María Estela Martínez Cartas | ||||
Naskiĝo | 4-an de februaro 1931 (1931-02-04) (93-jaraĝa) en La Rioja | ||||
Religio | katolikismo vd | ||||
Lingvoj | hispana vd | ||||
Loĝloko | Madrido vd | ||||
Ŝtataneco | Argentino • Hispanio vd | ||||
Partio | Partido Justicialista vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Juan Domingo Perón vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto • dancisto vd | ||||
Aktiva en | Bonaero vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Ŝi prezidentiĝis la 1-a de julio de 1974 kiel ĝistiama vicprezidento, post la morto de sia edzo, la prezidento Juan Domingo Perón. Ŝi estis elpostenigita la 24-a de marto de 1976 per puĉo kiu komencigis la diktatorecan epokon memnomita Proceso de Reorganización Nacional kiu havis ŝin arestita dum jaroj.
Post sia liberigo en 1981 ŝi ekloĝis en Hispanio, kie ŝi loĝis ekde tiam. Komence de 2007, pro malfermo de juraj procesoj pro politikaj murdoj okazintaj dum sia regado, oni petis ŝian ekstradicio al Argentino.[1]