Manuel Márquez Sterling
From Wikipedia, the free encyclopedia
Manuel MÁRQUEZ STERLING (naskiĝis en Limo, Peruo en 1872, mortis en Havano, Kubo en 1934) estis ĵurnalisto, verkisto, diplomato kaj politikisto, patro de la ankaŭ kuba elstara intelektula politikisto Carlos Márquez Sterling, estis prezidanto de la Respubliko de Kubo dum ses horoj en 1934.
Manuel Márquez Sterling | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskonomo | Carlos Manuel Agustin Márquez Sterling y Loret de Mola | ||||
Naskiĝo | 28-an de aŭgusto 1872 (1872-08-28) en Limo | ||||
Morto | 9-an de decembro 1934 (1934-12-09) (62-jaraĝa) en Vaŝingtono | ||||
Religio | katolikismo vd | ||||
Ŝtataneco | Kubo • Peruo vd | ||||
Partio | Liberal Party of Cuba vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | diplomato • ŝakisto • politikisto • ĵurnalisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Manuel Márquez Sterling naskiĝis la 28an de aŭgusto 1872 en Limo, Peruo, en la pavilono de la Ĉe-Milita Respubliko.
Konatiĝis kun José Martí, kaj en 1895 deklaris en Hispanio : "Mi pledas por la sendependeco de Kubo kaj pro tio ke ne ekzistas aliaj eblaj vojoj por ĝin atingi mi pretas militi," en Madrido kunlaboris en La Revista Internacional de Ajedrez.
Sciante ke li estos arestita en Kubo kiel sendependentisto, kiam revenis al la insulo tuj foriris al Meksiko kaj poste al Usono.
Laboris kiel sekretario de Gonzalo de Quesada y Aróstegui kiam tiu lasta estis komisiita de Kubo en Vaŝingtono, revenis al Kubo kiam la usona interveno kaj kunlaboris en diversaj periodaĵoj kiaj "La Verdad", "El Fígaro". En 1901 fondis la ĵurnalon El Mundo kune kun kelkaj kolegoj kaj poste kunlaboris en La Lucha (1905) kaj fondis la El Heraldo de Cuba. (1913) kaj La Nación (1916).
Dum la diktatoreco de Gerardo Machado tre firme opoziciiĝis al ĝi kaj pli malfrue kiam la prezidanto Carlos Hevia devigata de Fulgencio Batista malakcepti, pova malpleno regis la palacon, por tion eviti Marquez Sterling kiu estis Ŝtata Sekretario, akceptis la prezidantecon ekde la sesa matene ĝis la dekdua posttagmeze kiam ekregis Carlos Mendieta.