Manuel Ferraz de Campos Sales
From Wikipedia, the free encyclopedia
Manuel FERRAZ de CAMPOS SALES /manu'eŭ fe'Raz dj'kãpŭs 'saljz/, (naskiĝis la 15-an de februaro 1841, en Kampinaso kaj mortis la 28-an de junio 1913, en Santos) estis la 4-a Prezidanto de Brazilo.
Manuel FERRAZ de CAMPOS SALES | |||||
---|---|---|---|---|---|
Campos Sales | |||||
Persona informo | |||||
Manoel Ferraz de Campos Salles | |||||
Naskiĝo | 15-a de februaro 1841 en Kampino | ||||
Morto | 28-a de junio 1913 en Santos | ||||
Tombo | Campos Sales Tomb vd | ||||
Lingvoj | portugala vd | ||||
Ŝtataneco | Brazilo vd | ||||
Alma mater | Law School, University of São Paulo • Universitato de San-Paŭlo vd | ||||
Partio | PRP | ||||
Subskribo | |||||
Profesio | |||||
Okupo | Advokato | ||||
Aktiva en | Braziljo vd | ||||
| |||||
4-a Prezidanto de Brazilo | |||||
Dum | 15-a de novembro 1898 – 15-a de novembro 1902 | ||||
Vicprezidento | Rosa e Silva | ||||
Antaŭulo | Prudente de Morais | ||||
Sekvanto | Rodrigues Alves | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
En 1867, li iĝis provinca deputito de Liberisma Partio. En 1873, partoprenis de Konvencio de Itu, kiam oni fondis la Respublikanan Partion. En 1881 li iĝis denove provinca deputito kaj en 1885, iĝis imperia deputito de Respublikana Partio.
Post la fino de monarkio, li estis ministro de Justico de Provizora Registaro.
Elektita senatano al Konstitucia Asembleo, Campos Sales lasis sian seĝon en Senato por estri la ŝtaton San-Paŭlon en 1896. En 1898 estis elektita Prezidento.[1] En Londono, li negociis kun la anglaj bankistoj reprunton de brazila debeto (funding loan). Por eviti la internaj disputoj kreis la Politikon de Ŝtatestroj kiu igis akordon inter la federacia registraro, la ŝtatestroj kaj la coronéis (lokaj mastroj kiuj havis privatajn armeojn).
En 1909, iĝis senatano, kargo kiun okupis ĝis la morto.