Makbara
From Wikipedia, the free encyclopedia
Makbara estas verko de 1975 de la hispana verkisto Juan Goytisolo. La libro estis publikigita de la Eldonejo Seix Barral en 1980 post la reveno de la verkisto al la publikigo ene de Hispanio post la morto de Francisko Franko. Makbara estas arabdevena vorto kiu kolektas la radikajn literojn "m-k-b-r", rilataj al morto, el kio devenas esperantaj vortoj kiaj makabra aŭ kadavro. La libro konsistas el kolekto de sendependaj tekstoj. Oni polemikas ĉu tiu libro povas esti konsiderita romano aŭ ne, konstatinte ke jam aliaj "romanoj" de Goytisolo havis neromanecajn stilon kaj strukturon, kaj tamen ili estis konsideritaj romanoj. Tiu povas esti konsiderata ankaŭ novelaro aŭ eĉ esearo, kaj pli larĝsence "eseeca novelaro".