Maggie Smith
From Wikipedia, the free encyclopedia
Damo Margaret Natalie SMITH, naskiĝis la 28-an de decembro 1934(nun 1934-12-28) en Essex pli konata kiel Maggie SMITH estas brita teatra, kina kaj televida aktorino. Ŝi laboris en pli ol 50 filmoj dum sia kariero kiu etendiĝas dum pli ol 60 jaroj kio farigis ŝin unu el la plej rekonaj eŭropaj aktorinoj en la mondo. La reĝino Elizabeto la 2-a en 1999 nomis ŝin “Damo”. Ŝi startis sian karieron en la teatro Oxford Playhouse kaj dum 1952 debutis en Broadway. Ŝi akiris renomon pro filmoj Nowhere to Go (1958), kiu donis al ŝi nomumon al la BAFTA premio. Ŝi gajnis 2 Oskar-premiojn pro la filmoj The Prime of Miss Jean Brodie (1969) kaj California Suite (1978), krome ŝi akiris 4 nomumojn pro Otelo (1965), Travels with My Aunt (1972), A Room with a View (1986) kaj Gosford Park (2001). Krome ŝi gajnis kvin BAFTA premiojn, 4 Emmy premiojn, tri Premiojn Ora Globo kaj du Screen Actors Guild Awards. Inter 2001 kaj 2012 Smith interpretis la profesorinon Minerva McGonagall en la filmserio pri Harry Potter kio konigis ŝin inter la junulara spektantaro. Aliaj rimarkindaj filmoj inkludas Love and Pain and the Whole Damn Thing (1973), Death on the Nile (1978), Clash of the Titans (1981), Evil Under the Sun (1982), Hook (1991), Sister Act (1992), The Secret Garden (1993), The Best Exotic Marigold Hotel (2012) kaj The Lady in the Van (2015). Ŝi gajnis Emmy premion en 2003 pro My House in Umbria kio portis al ŝi la trioblan kronon de aktorado.[1][2]
Maggie Smith | |||||
---|---|---|---|---|---|
Oskar-premiito | |||||
Smith en 2007 | |||||
Persona informo | |||||
Naskonomo | Margaret Natalie Smith | ||||
Naskiĝo | 28-an de decembro 1934 (1934-12-28) (89-jaraĝa) en Essex, Anglio | ||||
Etno | Britoj vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Loĝloko | Pulborough vd | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd | ||||
Alma mater | Oxford High School vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Robert Stephens • Beverley Cross vd | ||||
Infanoj | Toby Stephens • Chris Larkin vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | televida aktoro • filmaktoro • ĝenra aktoro • teatra aktoro • aktoro vd | ||||
Aktiva en | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd | ||||
Aktiva dum | 1952 ĝis nun | ||||
| |||||
Aktorado | |||||
Oskar-premio | |||||
Plej bona aktorino 1969 The Prime of Miss Jean Brodie Plej bona kromaktorino 1978 California Suite | |||||
Premio Emmy | |||||
Plej bona aktorino miniserio aŭ televidfilmo 2003 My House in Umbria Plej bona kromaktorino miniserio aŭ televidfilmo 2011 Downton Abbey Plej bona kromaktorino dramserio 2012 Downton Abbey 2016 Downton Abbey | |||||
Premio Ora Globo | |||||
Plej bona aktorino komedia aŭ muzika 1978 California Suite Plej bona kromaktorino 1985 A Room with a View Plej bona kromaktorino - serio, miniserio aŭ televidfilmo 2013 Downton Abbey | |||||
Premio BAFTA | |||||
Plej bona aktorino 1969 The Prime of Miss Jean Brodie 1984 A Private Function 1985 A Room with a View 1987 The Lonely Passion of Judith Hearne Plej bona kromaktorino 1999 Tea with Mussolini Special Lifetime Achievement Award 1992 Academy Fellowship Award 1996 | |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||