Louis Jolliet
From Wikipedia, the free encyclopedia
Louis JOLLIET, konata ankaŭ kiel Joliet (Kebeko, 21a de Septembro 1645 - Majo 1700), estis franc-kanada esploristo de Nordameriko, speciale de la aktuala teritorio de Kebekio. Kun la jezuita misiisto Jacques Marquette, li estis en 1673 unu el la du eŭropanoj kiuj trairis kaj mapigis la supran fluejon de la rivero Misisipo,[1] kien ili alvenis el Nova Francio, nome la teritorio de la aktuala Kanado (el la sudo, la rivero jam estis esplorita de la hispanoj de la ekspedicio de Hernando de Soto).
Rapidaj faktoj Persona informo, Okupo ...
Louis Jolliet | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 21-an de septembro 1645 (1645-09-21) en Kebekurbo |
Morto | 30-an de novembro 1699 (1699-11-30) (54-jaraĝa) en rivero Sankt-Laŭrenco |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio • Reĝlando Francio |
Okupo | |
Okupo | esploristo • fur trader |
Fermi
Laŭ la Enciklopedio de la muziko de Kanado, Louis Jolliet ludis gravan rolon en la historio de la muziko en Kanado. Li estis la unua kanadano kiu studis muzikon en Eŭropo.[2] Louis Jolliet ludis la klavicenon kaj la orgenon. Tion li faris senpage.[3]