Lokaŭto
From Wikipedia, the free encyclopedia
Lokaŭto estas provizora laborĉesigo aŭ neo de dungado iniciatita fare de la administrado de firmao aŭ de entreprenistoj ĝenerale dum labordisputo.[1] Tio estas diferenca de striko, en kiu dungitoj rifuzas labori. Ĝi estas kutime efektivigita simple rifuzante allasi dungitojn al la firmaaj konstruaĵoj, kaj povas inkludi agojn kiel ekzemple ŝanĝado de instalaĵoj kaj dungado de sekurgardistoj por la areo. Aliaj efektivigoj inkludas monpunon por apero ĉe laborejo, aŭ simpla rifuzo de mezurado per la kontrolhorloĝo. Ĝi estas tial referita kiel la antitezo (malo) de striko, ĉar tiu rilatas al intereso de laboristoj, dum lokaŭto respondas al interesoj de dungistoj, kiuj kutime estas malaj.