Lobotomio
psikokirurgio je la loboj de cerebro / From Wikipedia, the free encyclopedia
La cerba lobotomio (aŭ leŭkotomio) estas tipo de psiko-kirurgio, konsistante en la kirurgia sekco de unu aŭ pliaj nervaj fakoj de cerba lobo. Se oni produktas la kompletan ablacion de cerba lobo, tiu estas nomita cerba lobektomio.[1] Oni uzas ankaŭ depende de la loboj kiuj suferas intervenon: tempia, parieta, frunta aŭ antaŭfrunta -la plej intervenita-, kaj tio povas okazi en unusola hemisfero aŭ en ambaŭ.[2]
La unua homa leŭkotomio estis farita de António Egas Moniz en 1936. Tiu laboro meritigos lin por atingi la Nobel-premio pri medicino en 1949.