Listo de Kokoformaj
Listartikolo en Vikipedio / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Kokoformaj estas klado de birdospecioj de tutmonda distribuado kiuj, kun la Anseroformaj, apartenas al la branĉo Kokanseroj. Tiu grupo havas pli ol 270 vivantajn speciojn kaj inkludas la megapodojn, ĉaĉalakojn, mutuojn, jakuojn, meleagrojn, tetraojn, odontoforedojn, fazanojn, perdrikojn kaj numidojn. Ili estas, kun la Neoaves, la du ĉefaj stirpoj de Neognatoj.[1]