Linkolna Kinsocieto
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Film Society of Lincoln Center (Linkolna Kinsocieto), baze en Novjorko, Usono, estas unu el la plej elstaraj kinprezentaj organizoj de la mondo. Fondita en 1969 de tri funkciuloj de la Lincoln Center — nome William F. May, Martin E. Segal kaj Schuyler G. Chapin[1]—, tiu kinsocieto direktas sin al usona sendependa kinarto kaj al la monda kinarto, kaj agnoskas kaj subtenas novajn filmofaristojn.[2] La Linkolna Kinsocieto estas unu el la dekunu organizoj loĝantaj ĉe la Lincoln Center.
Rapidaj faktoj organizaĵo • neprofitcela organizaĵo • kina organizaĵo, Lando(j) ...
Linkolna Kinsocieto | ||
---|---|---|
organizaĵo • neprofitcela organizaĵo • kina organizaĵo | ||
Lando(j) | Usono vd | |
Sidejo | Lincoln Center | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Jura formo | organizaĵo laŭ 501(c)(3) | |
Fermi
Dum la lastaj kvar jardekoj, tiu kinsocieto enkondukis al usonaj publikoj la verkojn de multaj el la plej laŭdataj filmofaristoj, kiaj François Truffaut, Rainer Werner Fassbinder, Jean-Luc Godard, Pedro Almodóvar kaj Martin Scorsese.