Lifto Lacerda
From Wikipedia, the free encyclopedia
Lifto Lacerda, la unua urba lifto en la mondo estas tre grava parto de la publika transporta sistemo en la urbo Salvador, ĉefurbo de la brazila ŝtato Bahio. Ĝia unua turo, kiu tiam atingis 63 metrojn alte estis finkonstruita je la 8a de decembro 1873. La nuna strukturo post reformo en 1930 havas du turojn kaj altas 72 metrojn.[1] Ĝi vertikale transportas homojn el la Placo Cairu, (Kajru') en malalta urboparto al Placo Tomé de Sousa, en la alta urboparto kaj evidente en la kontraûa direkto. Ĝi estas unu el la ĉefaj vidindaĵoj kaj poŝtkarto de la urbo. De la supro de ĝiaj turoj estas panorama vido de la golfo de Todos-os-Santos, la fama Bazaro Modelo kaj, en la fono, la Fortikaĵo de São Marcelo.
Lifto Lacerda | |||
---|---|---|---|
lifto • historia loko | |||
Bazaj datoj | |||
Konstrutempo | 1869-1873 1930 (dua turo) | ||
Inĝeniero | Augusto Frederico de Lacerda | ||
Estiĝo | 1869 | ||
Malfermo | 1873 | ||
Rekonstruo | 1930 1997 | ||
Statuso | Laborante | ||
Uzado | |||
Uzado | Transporto de personoj | ||
Tegmenta alteco | 72 m | ||
Lando | Brazilo vd | ||
Situo | Salvador de Bahio | ||
Situanta sur | Praça Tomé de Souza • Praça Cairu | ||
Situo | |||
Geografia situo | 12° 58′ 27″ S, 38° 30′ 47″ U (mapo)-12.97421745-38.513143886122 [+] | ||
| |||
Posedata de | Municipal Prefecture of Salvador vd | ||
Estas du turoj: unu, kiu eliras el la roko traborante la tiel nomatan Monta Deklivo (Ladeira da Montanha) ekvilibrante la kajutojn, kaj la alia, pli videbla, kiu kunigita la unuan turon, malsupreniras al la nivelo de la malalta Urbo. La plej fama transportilo en Bahio estas uzata de 900 mil pasaĝerojn monate aŭ averaĝe 28 mil homojn tage kun tre malalta kosto por pasaĝero, en vojaĝo kiu daûras tridek sekundoj. La 16-an de januaro 2019, ĝi rompis sian vojaĝrekordon en unu tago, transportante 33 850 pasaĝerojn.[2]