Librokolektado
From Wikipedia, the free encyclopedia
Librokolektado estas la kolektado de libroj, inklude serĉadon, lokigadon, akiradon, organizadon, katalogadon, montradon, stokadon, kaj eltenadon de ajnaj libroj interesaj por preciza individua kolektanto. Amo al libroj estas bibliofilio, kaj iu kiu amas posedi, admiri, kaj kolekti librojn estas bibliofilo.
Bibliofila librokolektado estas distinga el hazarda libroposedo aŭ la akumulado de libroj por legado. Oni povus diri ke ĝi eble komencis per la kolektado de bildigitaj manuskriptoj, kaj intence kommisiitaj kaj jam uzitaj, fare de la elitoj de Burgonjo kaj Francio partikulare, kio iĝis ofta en la 15a jarcento. La duko Filipo la Bonulo de Burgonjo ŝajne estis havinta la plej grandan privatan kolekton de sia tempo, kun ĉirkaŭ sescent volumoj. Je la alveno de presado per moveblaj tipoj libroj iĝis konsiderinde pli malmultekostaj, kaj librokolektado ricevis partikularan elanon ekzemple en Anglio kaj aliloke dum la Reformacio kiam multaj bibliotekoj de monaĥejoj estis malmuntitaj, kaj ties enhavoj ofte detruitaj aŭ runigitaj. Estis angla reago kiel antikvarado kiu profitis el tiu malmuntado sekve al la nuligo de la monaĥejoj fare de Henriko la 8-a. La komisiitoj de Eduardo la 6-a traserĉis bibliotekojn de universitatoj, lernejoj, kaj monaĥejoj, tiele por savi librojn el detruoj kaj samtempe komencis ties kolektadon.
Librokolektado povas esti facila kaj malmultekosta: estas milionoj de novaj kaj uzitaj libroj, kaj miloj da librovendejoj, kiaj la ĵusaj retaj librovendejoj kiaj Abebooks, Alibris, Amazon, kaj Biblio.com. Nur la plej riĉaj librokolektantoj celas la grandajn raraĵojn: nome la Gutenberga Biblio kaj la First Folio (unua publikaĵo) de Shakespeare estas, por ekzemplo, ambaŭ famaj kaj tre valoraj ekzempleroj. Kolektantoj de mezaveraĝaj akirkapabloj povas kolekti librojn de preferata aŭtoro, unuaj eldonoj de modernaj aŭtoroj, ilustraciitaj, lukse eldonitaj, specialaj, numeritaj aŭ libroj pri difinita temo. La libroprezoj ĝenerale dependas el la petokvanto de diterminita libro, la nombro de kopioj disponeblaj, kaj la libro kondiĉo. Estas asocioj al kiuj kolektantoj povas aliĝi por diversaj celoj, nome akirado, disvastigado, klerigado ktp. La Fine Press Book Association estas direktita al kolektantoj de moderna fajnpresado, kaj produktas sian gazeton, Parenthesis, dufoje jare. La Private Libraries Association ankaŭ kovras modernan fajnpresadon, sed ĝi estas multe pli ĝenerala en sia rigardo kaj produktas gazeton the Private Library.
Ekde kiam disvastiĝis la retaj libroj kaj tio helpis la facilan aliron al legado senprobleme pro spacomanko, ordigado, purigado, transportado ktp., la uzitaj (kaj ne nur) libroj iom malmultekostiĝis kaj tiele estas facile trovi aĉetejojn de libroj kontraŭ nur unu eŭro tra la tuta Eŭropo kaj foje en diversaj intencaj ejoj, budoj aŭ eventoj eblas akiri uzitajn librojn kontraŭ nenio, tio estas senpage.
Por esperantistoj kolektado de esperantlingvaj libroj estas aparta dediĉo konsiderinte ke la merkato, disponeblo kaj aliro al tiaj libroj estas preskaŭ ĉiam multe pli malalta ol ĉe nacilingvaj libroj, kiuj ĝuas avantaĝojn de koncentrita publiko, institucia helpo ktp.