Duklando Burgonjo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Duklando Burgonjo aŭ Burgundio estis feŭdo inter la 9-a kaj 15-a jc kun ĉefurbo Dijon.
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Burgonjo (apartigilo) |
Duklando Burgonjo | ||||||||||||||||||||||||||||
Plena origina nomo: | ||||||||||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||||||||||||||||||
vasala ŝtato • duklando • historia regiono • historia lando | ||||||||||||||||||||||||||||
Geografio
| ||||||||||||||||||||||||||||
Ĉefurbo: | ||||||||||||||||||||||||||||
Loĝantaro | ||||||||||||||||||||||||||||
Ŝtat-strukturo | ||||||||||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||||||||||
Ekde 1006, la duklando estis apanaĝo regata sinsekve de du reĝaj dinastioj : rektaj kapetidoj kaj Valois.
Sekve de geedziĝo de Filipo la Maltima kun Margareta de Flandrio, la Valois-Burgonjo tiom kreskigis siajn posedaĵojn en burgundia Nederlando inter 1363 kaj 1477, ke ili pripensis konsistigi sendependan ŝtaton. Tamen, tiu rapida kresko kondukis al konsistigo de koalicio gvidata de svisa konfederacio kaj de duko de Loreno, kiu suferigis vicon da malvenkoj al la lasta duko Karlo la Maltima, kiu fine mortis piede de la muroj de Nancy.
Burgonjo fariĝis tiam registarlando kaj generalitato de la reĝlando Francio. Ĝia teritorio respondas precipe al :
- departemento Côte-d'Or, kun Dijon kaj Beaune ;
- departemento Saône-et-Loire, kun Chalon-sur-Saône ;
- parto de departemento Yonne, kun Auxerre.
La provinco estis pligrandigita per Bresse kaj Bugey kiam Savojo cedis al Henriko la Kvara siajn posedaĵojn sur la dekstra bordo de riverego Rodano. Per la posedaĵoj de dukoj de Burgonjo en Nederlando, Karlo la Kvina, pranepo de Karlo la Maltima, konsistigis distingan politikan enton.