Leonhard Thurneysser
From Wikipedia, the free encyclopedia
Leonhardt Thurneysser zum Thurn (1531-1596) estis germana kemiisto[1], apotekisto, botanikisto, astronomo kaj kuracisto. Li estis renoma erudiciulo kiu interesiĝis ĉefe pri apoteko, alkemio, metalurgio, botaniko, matematiko, astronomio kaj medicino. Li estis filo de oraĵisto kaj aktivis en la kortego de Johano Georgo (1525-1598)[2], princoelektisto de Brandenburgo. En 1555, li gajnas la konfidon de Ferdinando la 1-a (1503-1564) kaj fariĝas mentoro de liaj infanoj, krom aliaj tiamaj gravuloj samkiel Petro Paŭlo Verĝero (1498-1565) kaj Ĝerolamo Kardano (1501-1576). Li traktis kaj kuracis Filipina-n Velzero-n (1527-1580), edzino de Ferdinando la 2-a (1529-1595), Arkiduko de Aŭstrio.
Rapidaj faktoj Leonardo Turnisero(1531-1596), Persona informo ...
Leonardo Turnisero (1531-1596) | |
---|---|
germana kemiisto kaj apotekisto | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 22-a de julio 1531 en Bazelo, Svislando |
Morto | 8-a de aŭgusto 1596 en Kolonjo, Germanio |
Tombo | Kolonjo |
Lingvoj | germana • latina |
Ŝtataneco | Germanio |
Okupo | |
Okupo | aŭtoro • kuracisto • ministo • alkemiisto • astrologo |
Fermi