Lara (Venezuelo)
subŝtato de Venezuelo / From Wikipedia, the free encyclopedia
La ŝtato Lara estas unu el la 24 federalaj subŝtatoj de Venezuelo lokita en la Regiono Centrokcidenta de Venezuelo. Ĝia ĉefurbo estas la urbo Barquisimeto. Havas geografian etendon de 19 800 km² kio reprezentas la 2,16 % de la Nacia Teritorio. Posedas ĉirkaŭkalkulitan loĝantaron de 2 019 211 da loĝantoj en la jaro 2015 laŭ la Nacia Instituto de Statistiko, tio, kio igas ĝin la 5-a ŝtato plej loĝata de Venezuelo post la ŝtatoj Zulia, Miranda, Karabobo kaj de la Ĉefurba distrikto de Venezuelo.[1]
Lara | |||
---|---|---|---|
Subŝtato | |||
Flago | Blazono | ||
subŝtato de Venezuelo [+] | |||
Lando | Venezuelo | ||
Ĉefurbo | Barquisimeto | ||
- koordinatoj | 10° N, 70° U (mapo)10.07-69.86 | ||
Akvokolektejo | 19 800 km² (1 980 000 ha) [+] | ||
Areo | 19 800 km² (1 980 000 ha) [+] | ||
ISO 3166-2 | VE-K | ||
Lara | |||
Vikimedia Komunejo: Lara (state) [+] | |||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||
Limigas norde kun la ŝtato Falcón, sude kun la ŝtato Trujillo kaj la ŝtato Portuguesa, oriente kun la ŝtato Yaracuy kaj la ŝtato Cojedes kaj okcidente kun la ŝtato Zulia. Posedas 9 aŭtonomajn komunumojn kaj 57 civilajn parokojn. Ĝiaj ĉefaj urboj estas: Barquisimeto, Carora, El Tocuyo kaj Quíbo.