Lanza del Vasto
From Wikipedia, the free encyclopedia
Lanza del Vasto aŭ Giuseppe Giovanni Luigi Enrico Lanza di Trabia (naskiĝis la 29-an de septembro 1901 en San Vito dei Normanni, mortis la 5-an de januaro 1981 en Elche de la Sierra) estis itala filozofo, poeto, artisto kaj aktivisto pri senperforto.
Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
Lanza del Vasto | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Lanza del Vasto | ||
Naskonomo | Giuseppe Giovanni Luigi Enrico Lanza di Trabia-Branciforte | |
Naskiĝo | 29-an de septembro 1901 (1901-09-29) en San Vito dei Normanni | |
Morto | 5-an de januaro 1981 (1981-01-05) (79-jaraĝa) en Provinco Albaceto | |
Tombo | Roqueredonde vd | |
Religio | katolika eklezio vd | |
Lingvoj | franca vd | |
Ŝtataneco | Italio • Francio • Reĝlando Italio vd | |
Alma mater | Lycée Condorcet vd | |
Familio | ||
Edz(in)o | Chanterelle vd | |
Profesio | ||
Alia nomo | Lanza del Vasto vd | |
Okupo | filozofo • poeto • verkisto • skulptisto vd | |
En TTT | Oficiala retejo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Fermi
Li estis eŭropa disĉiplo de Mahatmo Gandhi, laboris por dialogo inter religioj laŭ la regulo de estimo al diverseco, spirita socia renoviĝo, estimo kaj ekŝato de la naturo kaj senperforto (ne-uzado de perforto).
Kiel gvidanto de la eŭropa movado por batalo sen perforto li enkondukis en Okcidento la ideon kaj praktikon de la senperforto kiu kongruas kun la pacama idearo rilate al Esperanto, neniam uzata dum militsturmo aŭ ekzekut-komando[1].