Lamuri
From Wikipedia, the free encyclopedia
Lamuri (aŭ Lambri) estis regno en norda Sumatro, Indonezio dum la epoko Srivijaja.[1] La areo estis loĝata de Hindua loĝantaro ĉirkaŭ la 7a jarcento.[2] Estis ankaŭ pruvaro de ekzisto de Budhismo.[3] Ĝi estis konata al ĉinoj en la 12a al 13a jarcentoj kiel Lamuri, kaj al araboj fine de la unua jarmilo kiel Al-Ram(n)i, Ramri, aŭ Ramli.[1]