Laboro
specifa formo de agado, kiun multaj homoj vendas por subteni sin / From Wikipedia, the free encyclopedia
Laboro estas peno por fari, produkti, verki, aŭ krei aĵon, kutime por mona kompenso (salajro). Laboro povas esti salajrata aŭ sensalajra, laŭleĝa aŭ eksterleĝa kaj malvolonta aŭ volonta. Sensalajra malvolonta laboro estas sklaveco. En okcidentaj landoj laboro estas reguligita laŭ aĝo kaj kondicoj, sed formoj de sklaveco ankoraŭ ekzistas tie.
Ĉi tiu artikolo temas pri produktado/kreado. Por informoj pri fizika grando, vidu la artikolon Laboro (fiziko).
Laŭ Francisko Azorín Labori estas Streĉi siajn korpajn aŭ spiritajn fortojn por atingi celon.[1] Li indikas etimologion el la latina laborare (labori). Kaj li aldonas la terminojn laboristo, por homo kiu sin dungas por labori; laborejo, por loko, kie oni laboras; manlabori, kunlabori, ellabori, prilabori, perlabori, labori po pecoj, labori laŭ tasko.[2]